Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kiel mi nomu vin...

Kiel mi nomu vin,
se en krepusko de revado
la vesperstelojn de okuloj viaj
admire mi rigardas,
kaj ĉiam, kvazaŭ mi unue vidus
ĉi stelojn, kies
ĉiu radio estas
river' de amo enfluanta
la maron de animo mia, —
kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
se vi sur min flugigas
vian rigardon,
ĉi mildan kolombeton,
kies ja ĉiu plumo
estas oliva branĉo de la paco,
kaj kies tuŝo estas tiel bona,
ĉar ĝi pli mola estas ol la silk',
ol la kuseno de lulilo, —
kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
se eksonoras via voĉo,
ĉi tiu voĉo, kiun ekaŭdinte
la sekaj arboj vintraj
kreskigus frondojn verdajn,
kredante ke
alvenis la printempo,
savant' ilia, longe atendata,
ĉar kantas jam la najtingal', —
kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
se miajn lipojn tuŝas
de viaj lipoj la ruben' flamanta,
kaj per kisfajr' anime ni unuiĝas
kiel la tag' kaj nokto per aŭroro,
kaj malaperas antaŭ mi la mond',
kaj malaperas antaŭ mi la temp',
kaj ĉiujn siajn plej misterajn
beatojn verŝas sur min la eterno, —
kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
patrino de feliĉo mia,
fea filin' de fantazio
ĉielojn atakanta,
esperojn miajn plej aŭdacajn
humiliganta brila realaĵo,
vin, sola, sed ol mondo pli valora
trezoro de animo mia,
edzino mia dolĉa bela juna —
kiel mi nomu vin?